Forpasis Rogge, eksa prezidanto de IOK |
2021-08-31 |
La 29an de aŭgusto la Internacia Olimpika Komitato (IOK) anoncis, ke ĝia eksa prezidanto Jacques Rogge forpasis en la aĝo de 79 jaroj. La belgo estis la oka prezidanto de IOK en 2001 kaj servis ĝis 2013. Poste li fariĝis honora prezidanto de IOK kaj daŭre okupiĝis pri la organizo. Rogge estis ortopediisto diplomita pri sporta medicino. Li havis dumvivan pasion al sportado. Li reprezentis Belgion en rugbeo kaj fariĝis monda ĉampiono pri velado. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |