Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Deklaro de Ma Zhaoxu pri usona raporto pri koronvirusa spurado
2021-08-31


La 28-an de aǔgusto Ma Zhaoxu, ĉina vicministro pri eksteraj aferoj, faris deklaron pri la raporto farita de la Usona Informkolekta Departemento pri spurado al la nova koronviruso. Li diris, ke lastatempe la informkolekta departemento de Usono faris kaj publikigis la tiel nomatan raporton pri spurado de la koronviruso, plena de politika falsado kun nula scienceco kaj fidindeco. La usona flanko ankaǔ faris deklaron kun kalumnioj al Ĉinio. La ĉina flanko esprimis fortan opozicion kaj prezentis solenan traktadon.


Ĉinio jam plurfoje insistis, ke spurado de la nova koronviruso estas kompleksa temo scienca, kaj necesas kunlaboro de tutmondaj sciencistoj. Tamen Usono, neglektante sciencon kaj evitante faktojn, insiste prezentas senpruvajn akuzojn por kalumnii kaj ataki Ĉinion. La "spurado" estas farita de usona informkolekta departemento, kio mem evidentigas politikigon de la spurado.


Ĉinio zorgas kaj partoprenas en internacia kunlaboro de la spurado, tenante la principojn de scienco, malfermeco kaj travidebleco, kaj dufoje invitis sciencistojn de la Monda Organizo pri Sano por kunfari tian esploradon. Komence de ĉi-jaro la fakula teamo el internaciaj kaj ĉinaj sciencistoj faris 28-tagan esploradon en Ĉinio kaj publikigis komunan raporton kun rezulto aǔtoritata, faka kaj scienca, kio starigis bonan bazon por la tutmonda spurado. Ĉinio ĉiam subtenas kaj daǔre partoprenos en scienca spurado, kaj samtempe oponas kontraǔ politikigo de tiu temo.


Estas Usono, kiu agas netravideble, malrespondece kaj nekunlaboreme en spurado. Ĝis nun la usona flanko ne respondis pri la racia dubo de la internacia komunumo pri la laboratorio de Fort Detrick kaj pli ol 200 usonaj biolaboratorioj ekster la lando, kaj provas kaŝi la veron kaj eviti sian devon. Usono havas la devon klarigi tion al la mondo.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio