Grandioza migrado de tibetaj antilopoj reaperis! |
2021-08-31 |
En lastaj jaroj la ŝtatnivela naturrezervejo de Hoh Xil sur Qinghai-Tibeta Altebenaĵo bremsis la ŝtelĉasadon kaj kontrabandon de tibetaj antilopoj. Nun en la rezervejo ekzistas pli ol 70 mil tiaj antilopoj, kies nombro kreskis el 20 mil. Lastatempe reaperis la grandioza migrado de la bestoj. Rilata respondeculo diris: "Bona protektado al tibetaj antilopoj estas ekzemplo de la fruktoj akiritaj de ĉinaj naturrezervejoj. La efika protektado al altebenaĵaj raraj bestoj kaj plantoj profitas de investado kaj konstruado de naturrezervejoj." Lastatempe la Ŝtata Administracio de Forstumo kaj Herbejoj de Ĉinio deklaris, ke la statuso de ĉina tibeta antilopo jam estis ŝanĝita de "endanĝerigita" al "preskaǔ minacata". Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |