Nemateria kultura heredaĵo kreis laborpostenojn en Shanxi |
2021-08-30 |
Virinoj lernas fari Chengni-inkoŝtonojn. Chengni-inkoŝtono La 25-an de aŭgusto, en la esplorinstituto pri Chengni-inkoŝtono de la gubernio Xinjiang de la urbo Yuncheng, la provinco Shanxi, norda Ĉinio, preskaŭ cent virinoj partoprenis la profesian trejnadon pri farado de Chengni-inkoŝtonoj sub la gvidado de fakuloj. En la lastaj jaroj, la loka registaro multe subtenis la tradician kulturan industrion kaj disvolvadon de nemateriaj kulturaj heredaĵoj, celante kapabligon al pli kaj pli multaj homoj, kiuj laboras kaj entreprenas en tiu kampo. Redaktoro: Kang Caiqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |