Ŝtonminejo fariĝis parko en Chongqing |
2021-08-30 |
La parko Tongluo-monto troviĝas en la urbeto Shichuan de la distrikto Yubei de Chongqing, sudokcidenta Ĉinio. Tie iam estis la ĉefa loka kalkŝton-minejo, kio kaŭzis detruadon de arbaroj kaj agroj. Fronte al la malboniĝo de la medio, la loka registaro fermis la ŝtonminejon Tongluo-monto en 2012. Ekde 2016, ekologi-restarigaj projektoj de Tongluo-monto estis realigitaj kaj la iama ŝtonminejo fariĝis parko. Post la plibonigo de la medio, la parko ankaŭ kreis laborŝancojn al lokaj vilaĝanoj. Ĝi ricevis pli ol 500 mil vizitantojn ekde februaro 2021. Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto Fonto: China Hoje Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |