Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Librejo Sonorilturo en Xi'an
2021-08-30

La Librejo Sonorilturo en Xi'an, ĉefurbo de Shaanxi-provinco, nordokcidenta Ĉinio, estis konstruita en 1955 kaj fariĝis la unua ŝtata librovendejo en Xi'an, konata kiel la kultura orientilo de la urbo. En 2008, por protekti la kulturan heredaĵon, la librejo translokiĝis al alia loko. Lastatempe la librejo estis translokigita reen al sia originala sidejo, konservante sian originalan aspekton en la 1950aj jaroj. Nun lokanoj kaj turistoj povas denove sperti la historian kaj kulturan etoson per legado de libroj en la librejo.







Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Xinhua




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio