Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
MOS devas enketi pri novkoronviruso en Fort Detrick kaj Universitato de Norda Karolino en Usono
2021-08-27

La 24-an de aǔgusto Chen Xu, konstanta reprezentanto de Ĉinio ĉe la Oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo, faris oficialan peton al la ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano (MOS) pri spurado de la novkoronviruso kaj donis al la organizo du dokumentojn pri la koronvirusaj esploradoj en la laboratorioj de Fort Detrick kaj la Universitato de Norda Karolino en Usono. Aldonita estas la publika letero subskribita de pli ol 25 milionoj da ĉinaj retanoj por enketi pri Fort Detrick.



Wang Wenbin, proparolanto de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj de Ĉinio, faris klarigojn en la gazetara konferenco en la 25-a de aǔgusto. Li diris, ke la starpunkto de Ĉinio por tutmonda spurado estas konsekvenca kaj klara. Spurado al la novkoronviruso estas la afero de scienco. Ĉinio subtenas kaj daǔre partoprenos en la scienca spurado. Oni devas respekti kaj plenumi la raporton, faritan de sciencistoj el Ĉinio kaj MOS, agnoskitan de la internacia komunumo kaj la sciencista rondo.


Li diris: "La virusesplora laboratorio en Wuhan jam dufoje ricevis vizitojn de la teamo de MOS, kaj tute ne eblas virusa ellaso el tiu laboratorio. Tio ja estas la rezulto en la raporto. Se la koncerna flanko opinias, ke laboratoria ellaso estas ebla, endas, ke ni faru enketon pri la laboratorioj de Fort Detrick kaj la Universitato de Norda Karolino, obeante la principon de justeco."


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio