Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio disvolvos amikajn rilatojn kun Afganio
2021-08-27


Oficialulo diris, ke Ĉinio havis efikajn komunikadojn kaj intertraktadojn kun la Talibanoj, kaj Kabulo estas la ŝlosila platformo kaj kanalo por diskuto pri ĉiaj gravaj aferoj de la du flankoj.


Wang Wenbin, proparolanto de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, ripetis, ke Ĉinio daŭre disvolvos amikajn kaj kunlaborajn rilatojn kun Afganio. Li diris tion respondante demandon pri renkontiĝo de talibana oficialulo kaj ĉina ambasadoro en Afganio.


Samtempe Chen Xu, ambasadoro de Ĉinio ĉe la Konsilio pri Homaj Rajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj, diris, ke eksterlandaj fortoj devas esti respondecaj pri malobservoj de homaj rajtoj en Afganio.


Chen diris ankaŭ, ke Ĉinio pretas helpi Afganion en ĝia rekonstruado.


Li urĝis ĉiujn partiojn certigi inkluzivan politikan kadron, kiu povas profitigi ĉiujn afganojn.


La ambasadoro ankaŭ esperis, ke la Talibanoj batalos kontraŭ terorismo kaj certigos glatan potencan transiron.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio