Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
KPĈ publikigis dokumenton pri siaj misio kaj kontribuoj
2021-08-27


La 26-an de aǔgusto la Departemento pri Informado de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) publikigis la dokumenton KPĈ: Ĝiaj Misio kaj Kontribuoj.


La dokumento klarigas, ke ĉiaj streboj, dediĉoj kaj kreoj faritaj de la ĉina popolo sub la gvido de KPĈ dum la pasintaj 100 jaroj estas resumebla al la temo "realigi reprosperiĝon de la ĉina nacio". Tio estas la misio de KPĈ, kaj havigi al la popolo pli bonan vivon estas neŝancelebla celo de la partio.


La dokumento montras, ke KPĈ estas partio, kiu celas la feliĉon de la popolo, kaj ĝi estas ankaǔ partio, kiu strebas por la progreso de la tuta homaro. Malgraǔ la internacia situacio, KPĈ ĉiam tenas al si la komunan valoron de la homaro pri paco, evoluo, justeco, demokratio kaj libereco, ludas sian rolon por la internaciisma spirito kaj ĉiam staras ĉe la flanko de la historia ĝusteco kaj homara progreso, kontribuante al la monda paco kaj disvolvado.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio