| Domego de Yili-generalo en Xinjiang | 
| 2021-08-27 | 
En la 27-a jaro de la regado de imperiestro Qianlong (1762), estis kreita la generalo de Yili kaj aliaj departementoj, mallongigita kiel Yili-generalo, la plej alta posteno en Xinjiang en Qing-dinastio (1616-1911). En 1764 la registaro konstruis la urbojn Huiyuan, Suiding, Ningyuan, Gongzhen, Taleqi, Guangren, Zhande, Xichun kaj Huining laŭlonge de la valo de la rivero Yili. La iama domego de Yili-generalo en la urbeto Huiyuan daŭre ekzistas kaj fariĝis muzeo. Tie servis 42 generaloj. 
 Antikva kanono eksponata en la Domego de Yili-generalo 
 Korto en la centro de la Domego de Yili-generalo 
 Portreto de imperiestro Yongzheng de Qing-dinastio, eksponata en la Domego de Yili-generalo 
 Dormejo de soldatoj 
 Ŝtona leono Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio 
  |