Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping telefone parolis kun rusa prezidento Putin
2021-08-27

La 25an de aŭgusto ĉina prezidanto Xi Jinping telefone parolis kun la rusa prezidento Vladimir Putin.


Xi diris, ke ekde ĉi-jaro Ĉinio kaj Rusio, surbaze de la celebro al la 20-jariĝo de la subskribo de "Ĉina-rusa traktato de amikeco", havigis al si seriojn da novaj fruktoj en la dulanda strategia kunagado kaj ĉiuflanke praktika kunlaboro, kaj tio liveris gravan apogon por evoluigi la du landojn kaj ankaŭ ludis subtenan rolon por unuigi la internacian komunumon kontraŭ malfacilaĵoj. La du flankoj, por rikolti pli da kunlaboraj rezultoj, devas krei novajn kunlaborojn kaj plivastigi kunlaborajn kampojn. Nun la epidemio ankoraŭ ne estas bremsita, kaj la internacia komunumo alfrontas pezan taskon. Ĉinio volas kune kun Rusio plifortigi kunlaboron pri esplorado kaj produktado de vakcinoj kaj kontribui al la homara komunumo de komuna sano.


Xi emfazis, ke nur la popoloj de Ĉinio kaj Rusio havas la rajton respondi, kiu sistemo bone funkcias en la du landoj. Ĉinio absolute subtenas, ke Rusio iru sur la evoluan vojon, kiu konformas al la stato de Rusio, kaj Rusio alprenu rimedojn, kiuj protektas la suverenecon kaj sekurecon de la lando.


La du flankoj profunde interŝanĝis opiniojn pri la situacio de Afganio.


Putin diris, ke Rusio sentas sin kontenta pri la rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio. Ĉi-jare estas la 20-a datreveno de la subskribo de "Rusa-ĉina traktato de amikeco", kaj tio havas specialan signifon por la rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio. Rusio senkonfuze sekvas la principon de unu Ĉinio, firme subtenas la justan starpunkton de Ĉinio ĉe Taiwan, Hongkongo, Xinjiang, la Suda Ĉina Maro kaj aliaj, kaj absolute kontraŭas la politikigon de spurado pri la novkoronviruso, esperante profundigi praktikan kunlaboron kun Ĉinio en diversaj kampoj, inkluzive de batalo kontraŭ la pandemio.


(el ĈRI)

Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio