Glacia Kubo uzota por provkonkursoj de Vintraj Olimpikoj en 2022 |
2021-08-26 |
Organizantoj de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj en 2022 diris, ke ili okazigos provkonkursojn en oktobro en la Nacia Akv-centro, ejo por kruĉoludo de la Vintraj Olimpikoj. La ejo, konata kiel Akva Kubo, gastigis akvajn konkursojn dum la Pekinaj Someraj Olimpikoj en 2008. Projekt-estro Zhang Yulei diras, ke ili estas en la fina stadio por transformi ĝin en arenon por kruĉoludo. Post la Vintraj Olimpikoj, la stadiono estos ŝanĝita inter la naĝa sezono kaj la glacia sezono. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |