Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ceramikaĵoj el dronita ŝipo estas eksponataj en Ŝanhajo
2021-08-26

Ekspozicio de kulturaj restaĵoj de la 19a-jarcenta ŝipo Taixing estis inaŭgurita la 24-an de aŭgusto en la Ĉina Marmuzeo, Ŝanhajo. La ekspozicio montras pli ol 400 ceramikajn restaĵojn kiel kobaltblua-blanka porcelano, kun pli ol 10 specoj en la formoj de bovlo, plado, telero kaj skulptaĵo.




Aldone, estas ankaŭ eksponataj pli ol 100 pecoj de ceramikaĵoj el la dinastioj Song, Yuan, Ming, Qing kaj nuntempo. La ekspozicio daŭros ĝis la 3-a de januaro 2022.




Taixing estis komerca ŝipo ŝarĝita kun eksportotaj ceramikaĵoj kaj teoj, kiu forlasis la havenon en Xiamen, Fujian-provinco de orienta Ĉinio en 1822, sed neniam atingis sian celon, ĉar post kolizii kontraŭ rokoj ĝi dronis en la maron. La restaĵoj de la ŝipo estis trovitaj en 1999, kaj pli ol 350 000 pecoj da ceramikaĵoj estis reakiritaj.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Global Times

Fotoj: Chen Xia / GT




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio