Araneoj en arbaroj ĉirkaŭ Pekino |
2021-08-25 |
En ajna arbaro araneoj estas troveblaj, kaj ili ludas rolon en la ekvilibro de la medio. En Pekino certe ne estas malsame, multaj specioj de araneo vivas en pekinaj arbaroj. Kiaj estas tiuj araneoj? Jen fotoj de kelkaj el ili, trovitaj en malsamaj lokoj, ĉiuj for de la urbo. Se vi trovos araneon en arbaro, ne paniku, ĝi nenion faros al vi, kondiĉe, ke vi ne alproksimiĝu al ĝi. Araneo kun sia ĉasaĵo en araneaĵo ĉe la monto Baihuashan, Fangshan-distrikto Mankas kruro al tiu ĉi araneo trovita en Baihuashan, ŝajne ĝi perdis la kruron en batalo. Araneo en Shilinxia-pitoreskejo, Pinggu-distrikto Longkruraj araneoj en Dongling-monto, Mentougou-distrikto Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |