Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiujn ŝanĝiĝojn Hongkongo havos laŭ la 14-a Kvinjara Plano de Ĉinio?
2021-08-25


La 11-an de marto la 4-a sesio de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio adoptis la Skizon de la 14-a Kvinjara Plano (2021-2025) pri la Nacia Ekonomio kaj Socia Disvolvado kaj la Longperiodaj Celoj ĝis la Jaro 2035.


En la plano estas serioj da gravaj celoj por la prospero de Hongkongo. Tiuj celoj montras la direkton de la estonta disvolviĝo de Hongkongo kaj helpas plimultigi kunlaborojn inter Hongkongo kaj la ĉeftero de Ĉinio.


Ekonomie, la plano daŭre subtenos Hongkongon fortigi sian centran rolon en la internacia financo, surmara transportado kaj komerco; fortigi la kapablon kiel la internacia centro pri tutmonda RMB-komerca centro, ludi la rolon kiel centro de administro pri landa aktivo kontraǔ riskoj; antaŭenpuŝi la konstruadon de la azi-pacifika servocentro pri internacia juro kaj arbitracio; kaj estigi altkvalitan servo-industrion kun alta aldonvaloro.


Krome, laŭ la plano, Hongkongo havos novajn rolojn, inkluzive de internacia aviad-centro, internacia centro de novigo kaj teknologio, regiona komerca centro pri intelekta proprieto kaj internacia kultura kaj arta interŝanĝ-centro.


Tiuj novaj roloj aldonos grandan movforton al la disvolviĝo de Hongkongo.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio