Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Guterres pretas havi rektan dialogon kun talibanaj gvidantoj
2021-08-24


La 19-an de aŭgusto António Guterres, ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), komentis pri la situacio en Afganio. Li diris, ke li pretas paroli rekte kun talibanaj gvidantoj.


Li rimarkigis, ke li volas diri al la afgana popolo, ke UN ĉiam estas kun la afgana popolo. UN restos en Afganio kaj laboros por la sekureco, stabileco kaj rajtoj de ĉiuj.


En la intervjuo li diris, ke kvankam li ne havas rektan dialogon kun la Talibanoj, UN-laborantoj en Afganio havas proksiman komunikadon kun la Talibanoj. Li pretas havi rektan dialogon kun talibanaj gvidantoj, sed li bezonas antaŭscii kun kiu li parolos kaj la celon de la dialogo.


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio