Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ekfunkciis la plej alta ŝoseo
2021-08-24


La 21-an de aǔgusto ekfunkciis la sekcio de Nagqu ĝis Yangbajain de la aǔtovojo G6 inter Pekino kaj Lasao, kaj tio signifas la tutan funkcion de la parto de Nagqu ĝis Lasao de la aǔtovojo. Kiel la unua ŝoseo kunliganta Lasaon kaj nordan Tibeton de Ĉinio, la aǔtoveturado inter Lasao kaj Nagqu mallongiĝis de ses horoj ĝis tri horoj. La aǔtovojo situas je pli ol 4 500 metroj super marnivelo kaj estas la monde plej alta ŝoseo. Ĝi estas grava trairejo de Tibeto kadre de la iniciato "La Zono kaj Vojo" kaj grava aǔtovojreto landa kaj regiona. Dum la plenumado de la 14-a Kvinjara Plano (2021-2025) pri la Nacia Ekonomio kaj Socia Disvolvado, oni antaǔenpuŝos konstruadon de la aǔtovojo G6 inter la sekcioj de Golmud kaj Nagqu.




Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio