Antikvaĵoj de Peruo estis eksponataj en Pekino |
2021-08-23 |
De la 21-a de majo al la 22-a de aŭgusto la Ĉefurba Muzeo de Pekino gastigis la ekspozicion "Mirindaĵoj: La Antikva Anda Civilizo en Peruo", kiu donis al ĉinoj la oportunon koni la kulturon de la antikva civilizo de Andoj, la plej grava de la sudamerikaj civilizoj. Krom la fama inkaa imperio, la ekspozicio montris ankaŭ aliajn lokajn kulturojn malpli konatajn, inter ili estis Chavín, Nazca, Moche, Wari, Sicán kaj Chimú. Entute, la ekspozicio prezentis la evoluon de la anda civilizo de 1500 a.K. ĝis la 16-a jarcento. Homo ludas fluton, cupisnique-a ceramikaĵo. Skulptita botelo en la formo de ŝipo, moche-a ceramikaĵo Moche-aj orelornamaĵoj montras bildojn de armitaj soldatoj. Sican-oraĵo Homa skeleto kovrita de teksaĵo el la inka-periodo Chachapoya Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |