Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉu "lumturo por homrajtoj"? Fakte "lando de homkontrabandado"
2021-08-23

En sia publikigita raporto la usona Ŝtata Departemento kalumniis aliajn landojn pri homkontrabandado, evitante tuŝi siajn proprajn problemojn en tiu kampo, kaj sin nomas "unu el la plej bonfaraj landoj". Sed fakte Usono, kiu leviĝis "dank' al" sangoplena homkontrabandado kaj sklaveco, neniam ŝanĝis sian "tradicion", kaj en la lando restas homkontrabandado -- "la plej aĉa krimo".


En 1619, kiam la unuaj afrikanoj estis portitaj al la "nova kontinento", komenciĝis la kelkcentjara historio de sklaveco en Usono, plena de vendado, turmentado kaj diskriminacio al afrikdevenaj homoj. Kvankam sklaveco estas malpermesata jam de pli ol 150 jaroj en Usono, tamen en la lando daǔras homkontrabandado. En 2018 la usona Ŝtata Departemento konfesis, ke Usono estas fonto, transito kaj celo por viktimoj de deviga laboro kaj sklavigo. En la rondoj kaj laǔleĝa kaj kontraǔleĝa same ekzistas homkontrabandado, ekzemple en la kampoj de komerco, hoteloj, turismo, agrikulturo, hejmmastrumado, konstruado, restoracioj, masaĝejoj, almozoj, drog-kontrabando kaj tiel plu. La viktimoj estas ne nur usonanoj, sed ankaǔ alilandaj civitanoj, inkluzive de virinoj, infanoj kaj handikapuloj. En la pasintaj 5 jaroj, en ĉiuj 50 ŝtatoj kaj Kolumbio aperis raportoj pri deviga laboro kaj homkontrabandado, kaj ĉiujare ĉirkaǔ 100 mil homoj estas vendataj al Usono el aliaj landoj por deviga laboro, duono el ili estas sklavigitaj en ŝvitlaborejo aǔ ĉe iuj familioj.


Homkontrabandado estas nur eta parto de multaj krimoj de Usono kontraǔ homaj rajtoj. La faktoj montras, ke la lando tute ne havas kvalifikon kritiki aliajn landojn en tiu ĉi flanko. La plej urĝa kaj grava afero por la lando ne estas preni politikajn profitojn kaj plenforte daǔrigi sian hegemonion, sed praktike respondi la demandojn de siaj popolanoj, plibonigi plenumadon de homaj rajtoj, sin kapabligi por la popola vivo kaj disvolvado. Usono devas koncentriĝi en servado al sia popolo.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio