Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
MOS alvokis paŭzon pri inokulado de plifortigaj vakcinoj
2021-08-20


La 18-an de aŭgusto la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) okazigis regulan gazetaran konferencon pri KOVIM-19. Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de MOS, diris, ke la mutacio Delta de la viruso disvastiĝas pli rapide ol la epidemia regado.


Nur 2% da homoj en malriĉaj landoj estis vakcinitaj. Tedros Adhanom Ghebreyesus alvokis paŭzon pri inokulado de plifortigaj vakcinoj kaj liveradon de vakcinoj al landoj, kiuj ankoraŭ ne provizas vakcinojn al siaj prisanaj laboristoj kaj riskaj grupoj. Ili spertas la pinton de la epidemio.


Pasintsemajne MOS kunlaboris kun 2 000 fakuloj de la tuta mondo por pridiskuti la koncernajn datumojn de la plifortigaj vakcinoj. Estas klare, ke kompare kun plifortigaj vakcinoj, oni devas unue doni vakcinojn al la plej vundeblaj homoj. Se vakcino-fabrikantoj prioritatigas plifortigajn vakcinojn, sed ne ordinarajn vakcinojn por malalt- kaj mez-enspezaj landoj, la malegaleco pri vakcin-provizado iĝos pli serioza.


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio