Forĵetitaj pneŭmatikoj fariĝis skulptaĵoj |
2021-08-20 |
31-jara Cao Shengge estas vilaĝano en la urbo Xingtai de la provinco Hebei. En 2014 post studado pri dezajnado en universitato, Cao revenis al sia hejmloko kaj komencis fari skulptaĵojn el pneŭmatikoj. Li devas tranĉi pneŭmatikojn en dekmilojn da pecoj por fari skulptaĵon. Ĉiu skulptaĵo postulas pneŭmatikojn malsamspecajn. Ekde 2015 Cao kolektis pli ol 50 tunojn da forĵetitaj pneŭmatikoj kaj faris multajn skulptaĵojn. Li esperas okazigi ekspozicion de skulptaĵoj el forĵetitaj pneŭmatikoj por antaŭenigi belecon de arto kaj koncepton pri mediprotektado. Cao Shengge kolorigas skulptaĵon. Cao Shengge tranĉas pneŭmatikon. Infanoj spektas lian skulptaĵon. Fotis Mu Yu, raportisto de la novaĵagentejo xinhua Redaktoro: Han Xin Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |