Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Elektronika stirpermesilo populariĝos en Ĉinio
2021-08-19


Laǔ donitaĵoj, la nune provfunkcianta elektronika stirpermesilo en Ĉinio estas formita de speciala sistemo de trafik-administra buroo sub la Ministerio pri Publika Sekuro de Ĉinio. Tia stirpermesilo povas prezenti la realtempan statuson de la permesilo, kaj faciligas al homoj laǔbezone montri kaj kontroli, kio estas oportuna por ŝoforoj. Stirantoj povas peti ĝin per koncerna apo ellaborita de la ministerio.


La elektronika stirpermesilo egalas al la papera. Oni povas plenumi trafikajn aferojn per ĝi, kaj ne necesas montri la paperan. Oni povas prezenti la elektronikan permesilon por la aferoj de asekuro, aǔtluo, dungiĝo kaj tiel plu.


Depost prov-elektronikigo al stirpermesiloj en Tianjin, Chengdu kaj Suzhou en la 1a de junio, jam 1.95 milionoj da ĉinoj petis kaj akiris elektronikajn stirpermesilojn. Sekve, Ĉinio disvastigos ĝin en pli da urboj kaj antaǔenpuŝos ĝin tutlande.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio