Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Finkonstruita Kamboĝa Nacia Stadiono financita de Ĉinio
2021-08-19



Lastatempe estis finkonstruita la Kamboĝa Nacia Stadiono financita de la ĉina registaro kaj konstruita de la Ĉina Ŝtata Konstru-Inĝenierada Kompanio. La konstruaĵo situas en la norda antaŭurbo de Pnompeno, ĉefurbo de Kamboĝo. Ĝi entenas multajn tradiciajn elementojn de Kamboĝo, ekzemple la turgruo alta je 99 metroj aspektas kiel la loka saluto per kunmeto de manplatoj. Ankaŭ estas en la konstruaĵo elementoj de antikvaj kamboĝaj tegmentoj. Kun ŝtalaj dratoj kaj ŝedoj super spektosidejo, la stadiono aspektas kiel veturanta ŝipego.




Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio