Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Agrabla novaĵo en Esperantujo: La Espero sambas!
2021-08-19

La Espero, poemo de Zamenhof kun melodio de Félicien Menu de Ménil, fariĝis konata kiel la himno de Esperanto kaj ŝajne estas la plej konata Esperanta kanto. Laŭ tempopaso multaj muzikistoj registris ĝin per malsamaj muzikiloj, foje eĉ laŭ alia ritmo ol la originala. Rafael Milhomem el Brazilo, kiu registris ĝin laŭ la marŝa ritmo por sia albumo Flugantaj Melodioj, ĉi-foje decidis doni alian version al La Espero, kaj tiel komenciĝis projekto, kiu rezultis en La Espero sambas.



Komence Rafael preparis instrumentan version por kavakinjo. Poste venis la ideo enmeti voĉon, kiu postulis novan muzikaranĝon, pli kompleksan kaj kun pli da instrumentoj, sekve li invitis siajn amikojn Muniz de la bando BaRok-Projekto por ludi gitaron, João Fernandes por ludi sepkordan gitaron, kaj Flávio Fonseca por kanti. Finfine, estis aldonita karaokea versio, por ke esperantistoj de la tuta mondo kunkantu.


La unuopaĵo oficiale aperigita la 13-an de aŭgusto havas tri trakojn, kun la tri versioj de La Espero sambas.


La unua estas la versio kantata de Flávio Fonseca, kun akompano de malsamaj muzikiloj. Ĝin sekvas la instrumenta versio, en kiu brilas la kavakinjo de Rafael Milhomem. Finfine, la karaokea versio similas al la unua, sed sen la voĉo de Flávio, ĉar ĉi-foje vi mem estas la kantisto.


La trititola bita unuopaĵo estas vendata de Vinilkosmo kontraŭ tri eŭroj, kaj en Vinilkosmo-retejo vi povas senpage aŭskulti peceton de la kanzonoj: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/lirika-hhoroj/rafael-milhomem/3-la-espero-sambas.html


Membroj de Vinilkosmo-ABONKLUBO povas ĝin aŭskulti senpage per elsendfluo. Se vi ankoraŭ ne estas membro, membriĝu ĉe: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo.html


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio