Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Afganio ekverkas novan ĉapitron de sia historio
2021-08-18

La mondo priatentas la situacion en Afganio, el kie usonaj trupoj retiriĝas post 20 jaroj. Kelkaj alilandaj analistoj asertas, ke la lando nun estas defio por Ĉinio, la sekva viktimo de la "tombejo de imperioj", kiel Afganio estas konata pro sia historia rezisto kontraŭ invadoj de fremdaj potencoj.


Usona soldato minacas pasaĝeron en la flughaveno de Kabulo.


Neinterveno en internaj aferoj de aliaj landoj, tamen, estas fundamenta valoro de la ĉina diplomatio, kaj certe ne okazos ĉina invado al Afganio. Kiam estas krizo en alia lando, Ĉinio klopodas ĝin helpi per dialogo kaj kunlaboro, neniam per trudo. Ĝuste pro tiu kialo ĝi gajnas la fidon de sudaj landoj, historie alkutimiĝintaj al la imperiismo de landoj kiuj sin vidas kiel kuratoroj de malpli disvolvitaj landoj. La mondo bezonas kompreni, ke malriĉaj landoj ne bezonas kuratorecon, ili mem devas solvi siajn proprajn problemojn, eĉ se tio signifas fari erarojn, kaj disvolvi proprajn administrajn modelojn surbaze de propraj kulturo kaj realo anstataŭ importi modelon fremdan.


La malsukceso de Usono en Afganio estas natura rezulto de maltoleremo: Post invadi fremdan landon kaj fariĝi kuratoro de popolo kiu neniam tion petis, Usono klopodis transformi Afganion en blank-nigra bildo de Usono. Afganio havas siajn specifajn trajtojn, inter kiuj mi substrekas la pluretnecon kaj la geografian izolitecon de pluraj vilaĝoj. Pro siaj specifaj trajtoj, la okcidenta modelo pri nacia ŝtato ne estas aplikebla al Afganio.



Usono evakuis sian ambasadorejon en Kabulo.


Tiu temo kaptis mian atenton antaŭ pluraj jaroj dum verkado de artikolo pri la Ŝanhaja Kunlabora Organizo. Por verki tiun artikolon mi priesploris la temon kaj hazarde trovis tezon de brazila fakulo pri internaciaj rilatoj, kiu vidas tiun organizon kiel grava politika stabiligilo por Azio, ĉar ĝi stimulas kunlaboron inter siaj membrolandoj. Sekve la aŭtoro diskutas la avantaĝojn de partnerecoj inter Ĉinio kaj Afganio, konstatas la fiaskon de Usono, pro postuloj malkongruaj kun la realo de la lando, kaj montras, ke kunlaboroj kun Ĉinio estas pli allogaj por afganoj, ĉar Ĉinio helpas sen envolviĝi en internaj aferoj de la lando. Antaŭ nelonge, dum la jarforumo de la Centro por Ĉinio kaj Tutmondiĝo, mi hazarde sidis apud diplomatoj el Afganio dum tagmanĝo, kaj ili donis al mi valoran lecionon pri la lando. Post multaj klarigoj pri la specifaĵoj de Afganio, ili diris al mi la samon, kion mi legis en la tezo: Kunlaboro kun Ĉinio estas pli alloga kaj realigebla.


Post 20 jaroj en Afganio, kio estas la rezulto de la usona agado? Pli ol 40 mil murditaj kaj pli ol 60 mil vunditaj civiluloj. La nombro de teroristaj grupoj en la lando multe kreskis, la Monda Banko taksis Afganion kiel "la plej malinvestinda lando en Azio". Malriĉeco en Afganio kreskis de 38% en 2011 al 70% nuntempe. Duono de la landa loĝantaro ne havas laboron.


Taliboj en la urbo Ghazni, orienta Afganio


Kun tiom da malbonaj rezultoj pri soci-ekonomikaj temoj, kiel eblus stabiligi la landon? Usono trejnis armeon kaj policon kaj transdonis al ili modernajn armilojn. Kiam usonaj soldatoj komencis forlasi la landon, afganaj soldatoj rapide kapitulacis, ofte sen batalo, kaj la novaj armiloj estas nun en la manoj de la Talibanoj, la grupo kiun Usono proponis ekstermi okaze de la invado al Afganio antaŭ 20 jaroj.


La Talibanoj jam kontrolis la registaron, kaj tio ne dependas de ies volo, estas vero kiun ni devas akcepti. Ĉinio havis bonajn rilatojn kun la malnova registaro kaj nun klopodas estigi bonajn rilatojn kun la nova, ĉar nur tiel eblas helpi la afganan popolon. Sekva paŝo estos estigi kunlaborojn por krei postenojn kaj disvolviĝon en la lando, nur tiel longdaŭra stabileco estos kreita en Afganio, ĉar stabilecon oni kreas ne per armiloj, sed per soci-ekonomia disvolvado.


Usona militaviadilo forportas multegon da homoj el Kabulo.


Afganio povos ludi gravan rolon en la iniciato "La Zono kaj Vojo", kaj kelkaj analistoj antaŭvidas oportunojn por la lando ankaŭ kadre de la Ĉin-Pakistana Ekonomia Koridoro. Espereble tiuj kunlaboroj kontribuos por alporti prosperon, disvolviĝon kaj stabilecon al la lando post tiom da suferoj.


Laste, sed ne balaste, necesas klarigi, ke subteno al kunlaboro kun Afganio ne signifas subtenon al la Talibanoj. Mi kredas, ke dialogo estas vojo preferinda ol izoligo, kaj ne vidas utilon en bojkotoj por trudi decidojn, ĉar nur libervolaj decidoj povas krei longdaŭran stabilecon. Mi esperas, ke la Talibanoj plenumos sian promeson estigi inkluzivigan registaron, Ili montras la emon disvolvi bonajn rilatojn kun la internacia komunumo kaj por tion efektivigi bezonos agi modere Mi fidas, ke la afgana popolo kapablos solvi siajn proprajn problemojn laŭ sia propra maniero, kaj kredas, ke nova fremda interveno nur alportus pli da malstabileco kaj sufero al la popolo.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio