Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Interagnosko de Ĉinio kaj Francio pri stirpermesiloj
2021-08-18

Por akceli komercajn kunlaborojn kaj interŝanĝojn inter Ĉinio kaj Francio, la du landoj subskribis interkonsenton pri reciproka agnosko de ambaǔflankaj stirpermesiloj. Laǔ la interkonsento, stiranto de iu flanko povas senekzamene akiri stirpermesilon de la alia flanko. La interkonsento oficiale validiĝis en la 17-a de aǔgusto.


Laǔ la interkonsento, ambaǔ landoj agnoskos validecon de stirpermesiloj disdonitaj de la alia flanko, unu flanko permesos personojn, kiu tenas stirpermesilojn donitajn de la alia flanko, stiri aǔ senekzamene ricevi lokan stirpermesilon. Por tiuj personoj, kiuj restados en malpli ol unu jaro, ambaǔ flankoj agnoskos la stirpermesilojn; por tiuj, kiuj restados por pli ol unu jaro, li aǔ ŝi povas senekzamene peti stirpermesilon en la loĝlando. Studentoj ricevas favorajn politikojn.


Ĉinio faris similajn interkonsentojn kun la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Belgio kaj Serbio.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio