Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Inaŭgurota Ĉina Internacia Saĝ-Industria Ekspozicio
2021-08-18

La 15-an de aŭgusto okazis en la urbo Chongqing de Ĉinio gazetara konferenco pri la baldaŭ okazonta Ĉina Internacia Saĝ-Industria Ekspozicio 2021, kiu ĉiujare okazas en Chongqing. En tiu konferenco lokaj fakuloj kaj oficialuloj diskonigis la ekspozicion kaj respondis demandojn de raportistoj.



Chen Jinshan, vicurbestro de la urba registaro de Chongqing kaj direktoro de urba komisiono pri ekonomio kaj informa teknologio, enkondukis la temon rakontante pri la pasintaj ekspozicioj kaj ĝia rolo en la strategio pri konstruado de reta potenco, cifereca Ĉinio kaj inteligenta socio, proponita de ĉina prezidanto Xi Jinping. Chongqing vigle laboras por antaŭenigi ciferecan industriigon kaj industrian ciferecigon.



La kvara Ĉina Internacia Inteligenta Industria Ekspozicio 2021 okazos en Chongqing de la 23-a ĝis la 25-a de aŭgusto ĉi-jare sub la temo "Ciferecigo: Povigi Ekonomion kaj Aldoni Brilon al Vivo". Por plenumi la kontraŭepidemiajn postulojn, ĉi-jara ekspozicio estos aranĝita laŭ la koncepto "interreta kaj eksterreta integriĝo".



Zhou Qing, vicĝenerala sekretario de la urba registaro de Chongqing kaj direktoro de la urba oficejo pri investa antaŭenigo, responde al demando de raportisto de la novaĵagentejo Xinhua pri la rolo de saĝaj aŭtoj en chongqing-a industrio, klarigis, ke la aŭtoindustrio estas la plej grava kolono de industrio en Chongqing kaj kreskis je 25% en la unua duono de ĉi tiu jaro kaj substrekis la transformadon kaj altgradigon de la aŭtomobila industrio de Chongqing. Sekve li prezentis kelkajn atingojn pri disvolvo kaj apliko de softvaroj en aŭtoj, kaj substrekis, ke populariĝo de tiaj aŭtoj, inkluzive de saĝaj aŭtoj rete gvidataj per 5G-interreto, akcelas disvolviĝon de Chongqing kaj kontribuas por antaŭenpuŝi disvolviĝon de "5G + Industria Interreto".



Raportisto de Internacia Komerca Tagĵurnalo demandis pri la efektivigo de la konstruado de la ses provzonoj por novigi ciferecan ekonomion. Mi Benjia, vicdirektoro de Komisiono pri Disvolvo kaj Reformado de Chongqing, klarigis pri la kvin taskoj postulataj de la ŝtato por la ŝlosilaj eksperimentoj de Chongqing: Plibonigi infrastrukturon; esplori evoluigan modelon de cifereca industrio; fokusi sur inteligentaj aplikoj por antaŭenigi la profundan integriĝon de interreto, grandaj datumoj, artefarita inteligenteco kaj la reala ekonomio; efektivigi inteligentan regadon de urbegoj; kaj plifortigi internacian kunlaboron per cifereca ekonomio. La sekvaj paŝoj estas transformi Chongqing-on en la ĉefan ĉinan ciferec-ekonomian novigejon subteni la konstruadon de la "saĝfabrika urbo" kaj "inteligenta urbo" de Chongqing.



Sekve raportisto de la Ĉiutaga Chongqing demandis pri la progreso en la konstruado de la nacia nov-generacia provzono pri disvolvado de artefarita inteligenteco de Chongqing, kaj Chen Jun, vicdirektoro de Chongqing-a Scienca kaj Teknika Buroo, klarigis, ke pasintjare estis progreso pri ŝlosilaj teknologioj pri artefarita inteligenteco, kreo de novigaj platformoj, konstruado de nova infrastrukturo, kreo de aplikaj scenoj kaj esplorado de sociaj eksperimentoj por superi malfacilaĵojn kaj konstrui eksperimentajn areojn. Nuntempe oni pritraktas kernajn teknologiojn, kreas novigan platformon, konstruas koncernan infrastrukturon, kreas pionirajn bazojn por montri la atingojn kaj enkondukas esplorojn.



Raportisto de CCTV demandis pri la efiko de la nuna pandemio sur la kunlaboraj projektoj inter Ĉinio kaj Singapuro, en kiuj Chongqing ludas gravan rolon. Peng Zhiming, vicdirektoro de Ĉina-Singapura Projekt-Administrada Buroo, klarigis, ke la Ministerio pri Komerco kaj Industrio de Singapuro partoprenas en organizado de la ekspozicio. Ekde la pasinta jaro funkcias speciala kanalo por Ĉin-Singapuraj Internaciaj Datumoj inter Chongqing kaj Singapuro, kaj altnivelaj retkunvenoj inter Ĉinio kaj Singapuro okazis per ĝi.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Ĉiutaga Chongqing

Fotoj: Zhihui Bafang




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio