Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kelkaj konsideroj pri la letero de prezidanto Xi Jinping
2021-08-16

Hieraŭ, la 11-a de aŭgusto, dum la seminario pri la letero de prezidanto Xi Jinping al la partoprenantoj de GYLD (Dialogo de Tutmondaj Junaj Gvidantoj), oni atendis komenton de mi pri la enhavo de lia letero tuj post ĝia laŭtlegado fare de Xu Lin, vicministro de Departemento pri Informado de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj direktoro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio.


Mia unua aktivaĵo kadre de GYLD-programo: Vizito al Ĉin-Eŭropa Kunlaborcentro en Chengdu


Mi decidis unue prezenti la gravecon de GYLD-programo kaj mian sperton kadre de ĝi, kaj laŭeble ligi tion kun la enhavo de la letero, sed estis tre malfacila tasko komenti tuj post aŭskulti la leteron por la unua fojo. Pro tio mi dediĉis pli da tempo al kundivido de miaj spertoj ol al la enhavo de la letero mem.


Post la seminario mi prenis mian poŝtelefonon kaj surpriziĝis: La letero de prezidanto Xi, ĵus publikigita sur la retejo de la novaĵagentejo Xinhua, furoris. Multaj amikoj kaj konatuloj estis diskonigantaj ĝin kaj kelkaj eĉ sendis al mi privatajn mesaĝojn pri la temo. Tiu furoro estis parte pro tio, ke multaj konatuloj miaj estas ligitaj al GYLD, sed dum tuta tago la letero estis fokusa temo de ĉinaj amaskomunikiloj.


Reveninte hejmen post laboro, mi finfine povis pensi pri ĉio okazinta en tiu speciala tago, kaj nur tiam mi sukcesis pli profunde kompreni la signifon de la letero de prezidanto Xi.


Mi en debato pri daŭripoveco dum ĉijara forumo de GYLD


En la letero, prezidanto Xi gratulas nin pro nia klopodado pli profunde koni Ĉinion kaj nin kuraĝigas antaŭenigi interŝanĝojn kaj kunlernadon inter Ĉinio kaj aliaj landoj por konstrui la homaran komunumon de komuna estonteco.


Tiuj vortoj estis por mi ŝlosilo, kiu venigis en mia kapo la rememorojn pri mia agado por junularo en Esperanta movado, aparte dum la pasintaj 10 jaroj, kiam mi, kiel aktivulo de TEJO, partoprenis en du internaciaj konferencoj de UN kaj aliaj eventoj, en kiuj mi agadis ne nur por Esperanto, sed ankaŭ por junularo.


Prezidanto Xi ankaŭ substrekis, ke feliĉon oni konstruas per klopodado. Mi bone memoras kiom malfacile estis reprezenti TEJO-n en la monda junular-konferenco en Srilanko en 2014. Kion ni faris tie estis vera mirindaĵo, fronte al komplikaj malfaciloj mi kaj kelkaj aliaj junuloj sukcesis krei grandan grupon, kiu kunsidis en la koridoro de la konferencejo por redakti du paragrafojn proponante rekomendojn kontraŭ diskriminacio, inkluzive de tiu surbaze de lingvo, kaj sekve diplomatoj de Brazilo oficiale prezentis nian proponon al la naciaj delegitaroj kaj ĝi estis akceptita de registaroj reprezentataj tie. Vespere, rete pridiskutante la rezulton kun estraranoj de TEJO, ni konstatis, ke la fina vortumo estas tre simila al paragrafo de TEJO-statuto! Tio atestas plenan sukceson de tiu agado.


Kadre de GYLD-aktivaĵo, mi rakontis al gejunuloj de dekoj da landoj, kiel Esperanto venigis min al Ĉinio!


En la letero, prezidanto Xi ankaŭ deklaris, ke Ĉinio bonvenigas pliajn junulojn eksterlandajn por interŝanĝoj, kaj esprimas estimon pri junularo kaj internaciaj interŝanĝoj.


Post mia transloĝiĝo al Ĉinio, mi neniam imagis, ke mi sukcesus plu engaĝiĝi en junularaj aferoj, ĉar mi nun ne plu estas en TEJO-aĝo. Mi tamen daŭre estas jun-spirita, partoprenis ĉi-jaran IJK-n kaj ŝategas interŝanĝi kun junularo de la tuta mondo. Mi kredas, ke neniu socio evoluas sen partopreno de junularo, kaj la ĉina socio multe profitis kaj daŭre profitas la forton de sia junularo por disvolviĝi: Junuloj volas servi la socion kaj kontribui en konstruado de pli bona mondo, kaj en Ĉinio junuloj engaĝiĝas en pluraj agadoj, ekzemple edukaj kaj bonfaraj projektoj kaj interŝanĝoj. Simple donu al junularo la eblon ion fari, kaj ĝi vigle laboros por la profito de la tuta socio. Pro tio mi daŭre fieras pri junularo.


Mi subite konstatis, ke mia klopodado por junularo dum tiom da jaroj estis kronita de la letero de prezidanto Xi Jinping: En kaj ekster TEJO, mi ĉiam klopodis stimuli kunlaborojn kaj interŝanĝojn inter junularo de diversaj landoj, kaj prezidanto Xi per sia letero esprimas konsenton kaj instigon al mia klopodado.


Ni tostu al junularo!


Cetere mi elektis lerni Esperanton ĝuste pro mia emo interŝanĝi kaj amikiĝi kun homoj, aparte gejunuloj de la tuta mondo.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio