Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Blanka libro: Modera prosperiĝo malfermis novan eraon por protekto de homaj rajtoj
2021-08-13

Blanka libro publikigita en la 12-a de aǔgusto klarigas, ke la realigo de ĉiuflanke modera prospero en Ĉinio malfermis novan eraon por protekto de homaj rajtoj ĉiurilate.


La blanka libro Modera Prospero en Ĉiuj Aspektoj: Alia Mejloŝtono Atingita en la Homaj Rajtoj de Ĉinio estis publikigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro.


La blanka libro klarigas, ke konstrui modere prosperan socion estis grandioza strategio ekde la 1980-aj jaroj. La 1-an de julio Ĉinio deklaris atingon de la celo konstrui modere prosperan socion en ĉiuj aspektoj.


La vojo al ĉiuflanke modera prospero koincidis kun ampleksa progreso pri homaj rajtoj en Ĉinio, kiu koncernas ĉiujn paŝojn necesajn por liberigi, protekti kaj disvolvi la individuon.


Ĝi emfazis iujn ĉefajn karakterizaĵojn de la progreso de homaj rajtoj dum ĉi tiu procezo: Prioritatigi la rajton je vivtenado, realigi la kunordigitan disvolviĝon de ĉiuj homaj rajtoj kaj antaŭenigi la rajtojn de ĉiuj homoj.


La blanka libro klarigas, ke la vojo al modera prospero fortigis la bazon de homaj rajtoj. Ĝi eksplikas, ke modera prospero liveris solidan materialan, politikan kaj demokratian fundamenton por protekti kaj disvolvi homajn rajtojn, fortigis juran protekton de homaj rajtoj kaj kreskigis medion por respekti kaj protekti homajn rajtojn en la tuta socio.


(el ĈRI)

Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio