Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj respondis pri revoko de sia ambasadoro en Litovio
2021-08-12

La 11-an de aǔgusto Hua Chunying, proparolanto de la Ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, respondis demandon de raportisto pri revoko de sia ambasadoro en Litovio.


Raportisto demandis: "Post kiam Ĉinio revokis sian ambasadoron en Litovio, la litova ministerio pri eksteraj aferoj esprimis 'bedaǔron' pri la ago kaj klarigis, ke kadre de la principo de unu Ĉinio, Litovio, samkiel aliaj eǔropuniaj landoj kaj multe aliaj, 'decidas' disvolvi ambaǔprofitajn rilatojn kun Taiwan. Ankaǔ la Eǔropa Unio esprimis bedaǔron kaj deklaris, ke starigi 'agentejon' en aǔ de Taiwan ne kontraǔas la principon de unu Ĉinio. Kion la ĉina ministerio opinias pri tio?"


Hua diris, ke oni ne devas tordi la signifon de la principo de unu Ĉinio. Ĉina popolo neniom konsentas pri la ago buŝe sin deklari observanto de la principo, sed fakte fari oficialajn interŝanĝojn kun la taiwan-aj aǔtoritatoj kaj eĉ subteni "sendependiĝon de Taiwan".


Ŝi diris, ke indas montri tion, ke depost starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Litovio, Ĉinio ĉiam subtenas la suverenecon, sendependecon kaj teritorian integrecon de Litovio, kaj neniam faris damaĝon al la interesoj de Litovio. Litovio permesas la taiwan-ajn aǔtoritatojn starigi "agentejon", kio severe damaĝas la suverenecon kaj teritorian integrecon de Ĉinio kaj malobservas la principon de unu Ĉinio, kaj la ĉina flanko rajtas fari justajn reagojn. Ĉinio refoje urĝas la litovan flankon ne misjuĝi decidemon kaj persistemon de la ĉina flanko pri defendo de sia suvereneco kaj teritoria integreco, reale plenumi sian agnoskon pri la principo de unu Ĉinio kaj krei medion por stabila kaj sana disvolvado de ambaǔflankaj rilatoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio