Raporto de UN: plioftiĝos ekstrema vetero |
2021-08-12 |
La 9-an de aǔgusto la Interregistara Komitato de UN pri Klimatŝanĝiĝo publikigis raporton, laǔ kiu en la venontaj jardekoj la tuta mondo alfrontos pli grandan defion pri klimatŝanĝiĝo. Ni havos pli longan someron, malpli longan vintron kaj pli oftan ekstreman veteron, kio alportas grandan riskon al agrikulturo kaj nia sano. La plej freŝa raporto titolita Klimatŝanĝiĝo 2021: La fundamento de fizika scienco ankaǔ montras, ke en la venontaj jardekoj daǔre altiĝos temperaturo sur la tersurfaco, plioftiĝos ekstreme varmaj veteroj kaj maloftiĝos tiuj ekstreme malvarmaj. Samtempe, en multaj regionoj de Azio kreskos kaj la kvanto de averaĝa pluvo kaj tiu de ekstreme forta pluvo. En kelkaj regionoj kreskos la taga pluvfal-kvanto. Krome, en multaj regionoj de la Orienta Azio plioftiĝos trosekeco. Tamen la orienta regiono de la Meza Azio malsekiĝos. Foto el la Interregistara Komitato de UN pri Klimatŝanĝiĝo Redaktoro: Gao Shuyuan Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |