Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina kaj alilandaj popoloj alvokas veron de kontraǔepidemia agado de Usono
2021-08-12

La 9-an de aǔgusto, la Chongyang-a Instituto por Financaj Studoj sub Renmin-universitato de Ĉinio, Taihe-instituto kaj Intellisia-instituto kune publikigis raporton Usono, ĉu la unua?! La vero de kontraǔepidemia agado de Usono. Ĝi estas la monde unua pensfabrika raporto malkovrante la veron pri la kontraǔepidemia agado de Usono. La raporto havas sume 23 mil vortojn. Kun preciza esploro, veraj datumoj kaj objektiva starpunkto, ĝi refutas la diron de la usona amaskomunikilo Bloomberg, ke Usono okupas la unuan inter batalantoj kontraǔ la pandemio.



La raporto montras per logiko kaj retrorigardo, ke Usono eniĝas en kreskon en la kvara ondo de la epidemio. Enlandaj politikaj konfliktoj de Usono, precipe tiuj inter partioj, forte politikigas la epidemiajn aferojn. Tio mortigis usonajn civitanojn, kiuj ne devis perdi siajn vivojn. Premata de la nova koronviruso kaj homfaritaj ĝenoj, la lando ankoraǔ ne sukcesas bremsi la epidemion, kaj tiel mortis pli ol 600 mil usonanoj.


La unua konfirmita kazo de KOVIM-19 aperis en la 21-a de januaro 2020, laǔ oficiala anonco de Usono. Sed pli kaj pli multaj atestoj montras, ke tiu ĉi epidemio komenciĝis multe pli frue en Usono. Kiam la epidemio komenciĝis en Usono? Kia estas la propagiĝ-itinero en la frua tempo? Ĉu vere ne ekzistas rilatoj inter la epidemio kaj usonaj biolaboratorioj? Ĝis nun la usona registaro ankoraǔ kaŝas la faktojn.


Ĉu la tiel nomata "spirmalsano" aǔ "blankpulma malsano" kun nekonata kaǔzo disvastigita en la dua duonjaro de 2019 en Usono estas KOVIM-19? Kiajn esplorojn disvolvas la laboratorio Fort Detrick kaj aliaj usonaj biolaboratorioj? Ĉu tiuj esploroj rilatas al koronviruso? Kiaj rimedoj por sekureco estas plenumataj en la laboratorioj? Ĉu la lokoj koncernas al la fonto de la epidemio? Tiom da demandoj respondindaj por la spurado de la nova koronviruso restas kaŝitaj de la usona registaro.


La raporto emfazas, ke spurado al koronviruso estas la afero scienca kaj medicina por eviti denovan pandemion kaj gardi vivon kaj sanon de mondaj popoloj. La spurado postulas esploradon de diverslandaj sciencistoj laǔ pruvitaj faktoj. Sed la usona registaro kulpigas senkulpajn aliulojn, kaj ĝi starigis la konkludon, ke "la epidemio devenas de laboratorio en Wuhan", kaj malhelpas la sciencan spuradon.


La raporto montras, ke la registaro de Trump prenis spuradon kiel politikan armilon por ĵeti respondecon al Ĉinio, kaj tion Biden daǔrigas pli. Ĝi instigas siajn aliancanojn, forkaptas la Mondan Organizon pri Sano (MOS) kaj reklamas "pruvojn" por kulpigi Ĉinion. Sub tia premo, la ĝenerala sekretario de MOS unuflanke proponis la tiel nomatan "duafazan spuradon" kaj turnas la fokuson refoje al la diro "koronviruso ellasita el laboratorio". Tio estas kontraǔ la rezulto akirita de la sciencista teamo el Ĉinio kaj MOS. Ĝis la 25-a de julio 2021, sume 60 landoj sendis mesaĝon al MOS, ke ili konsentas pri la rezulto de la unuafaza spurado kaj malaprobas politikigon de tiu temo.


La raporto mencias, ke Usono detruas la tutmondan batalon kontraǔ la pandemio. Kiel la plej forta lando en la mondo, Usono lasas la koronviruson propagiĝi. Post eksplodo de KOVIM-19, Usono ankoraǔ permesis 20 milionojn da civitanoj eksterlanden vojaĝi. Usono havas neforĵeteblan respondecon de la tutmonda propagiĝo. Usono ĉiam evitas la dubon el la internacia komunumo pri frua disvastiĝo de la epidemio en sia teritorio.


La raporto emfazas, ke eble la vero venas malfrue, tamen ĝi neniam forestas. Ĉina kaj alilandaj popoloj atendas la veron pri la kontraǔepidemia agado de Usono.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio