Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio provizis pli ol 100 landojn kaj organizojn per 770 milionoj da dozoj da vakcinoj
2021-08-12

La 6-an de aŭgusto, Wang Xiaolong, direktoro de la Departemento pri Internacia Ekonomio sub la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, diskonigis la situacion pri ĉina provizo de vakcinoj kontraŭ KOVIM-19.



Laŭ Wang, ĝis la 4-a de aŭgusto, per helpo, eksportado kaj komuna produktado, Ĉinio jam provizis pli ol 100 landojn kaj internaciajn organizojn per 770 milionoj da dozoj da vakcinoj. La sumo de forsenditaj vakcinoj okupas pli ol 45% de la vakcinoj uzitaj en la lando.


Samtempe ĉinaj kompanioj ankaŭ produktas vakcinojn por aliaj landoj. La ĉinaj biofarmaciaj kompanioj Sinopharm kaj Sinovac atingis interkonsentojn kun COVAX-programo pri liverado de 110 milionoj da dozoj da vakcinoj antaŭ la fino de oktobro. La unua provizo alvenos al Pakistano, Bangladeŝo kaj Alĝerio ĉi-monate.


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio