Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La monde plej frua monfarejo eltrovita en Ĉinio
2021-08-10

Lastatempe, la arkeologa teamo de Zhengzhou-universitato per karbono-14 certigis monfaradon en Guanzhuang-ruino de kupraĵa fabriko en Xingyang-urbo, Henan-provinco de centra Ĉinio, ke tio okazis inter 640 a.K. kaj 550 a.K.. La datumoj provizas informojn pri la tempo de frua monfara ruino de Ĉinio kaj montras, ke tiu ruino estas la monde plej frua monfarejo. Rilataj rezultoj estis jam publikigitaj en la arkeologia revuo Antiquity.


Plano de la monfara parto de la ruino (el la arkeologa teamo)


Monero elfosita (el la arkeologa teamo)


La fabriko estis konstruita ĉirkaŭ 800 a.K. kaj forlasita en 450 a.K.. La monfarado okazis inter 640 a.K. kaj 550 a.K.. Laǔ iuj fakuloj, antikva Ĉinio uzis marajn konkojn kiel monerojn ĝis 770 a.K., kiam diversformaj metalaj pecoj estis ekuzitaj kiel moneroj. La moneroj elfositaj el la ruino estis popularaj antaǔ la dinastio Qin (221 a.K.-206 a.K.) kaj estas la plej fruaj gisitaj metalaj moneroj de la lando.


Normigita gisado de metalaj moneroj estas ege grava punkto en la historio de eknomia disvolvado. La ruino ne nur provizas arkeologian fonon por rilata esploro, sed ankaǔ prezentas soci-ekonomian mekanismon pri disvolvado de metala mono.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio