Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kajakado populariĝas en Ĉinio
2021-08-10



La ĵus finitaj Tokiaj Olimpikoj kreskigis la pasion de ĉinoj pri sportoj, kaj multaj el ili, kiel kajakado, populariĝas.


Laǔ regiona respondeculo de Decathlon-butiko en Pekino, inter la 23-a de julio kaj la 8-a de aǔgusto, la vendsumo de produktoj por kajakado je 30% superis tiun de la sama periodo en la pasinta jaro, kaj tiu de akcesoraĵoj jam duobliĝis.


Respondeculo de iu pekina kajakad-klubo diris, kiam la klubo estis fondita, ili havis malpli ol 10 membrojn kaj nun ili havas ĉirkaǔ 300. La iama "malpopulara" sporto fariĝis parto de la vivoj de multaj homoj.


En la Tokiaj Olimpikoj Xu Shixiao kaj Sun Mengya akiris oran medalon en 500-metra virina duopa kajakado.


Laǔ la ĉina asocio de kajakado, pliboniĝo de ekomedio de la ĉinaj akvoj antaŭenpuŝas populariĝon de la sporto. Krome, elstaraj atingoj de ĉinaj sportistoj en landaj kaj internaciaj konkursoj disvastigas la sporton.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio