Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Finiĝis Tokiaj Olimpikoj
2021-08-09


La 8-an de aǔgusto okazis la ferma ceremonio de la 32-aj Someraj Olimpikoj en Tokio, Japanio. Thomas Bach, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato (IOK), diris, ke ĉi-fojaj Olimpikoj estas "esperaj, unuiĝecaj, pacaj" kaj "senprecedencaj".



La usona delegacio kuŝas en la unua pozicio sur la ormedal-listo kaj medal-listo per 39 oraj, 41 arĝentaj kaj 33 bronzaj medaloj; la ĉina delagacio estas en la dua pozicio sur la du listoj per 38 oraj, 32 arĝentaj kaj 18 bronzaj medaloj; kaj la japana delegacio viciĝas en la tria loko per 27 oraj, 14 arĝentaj kaj 17 bronzaj medaloj -- rekordaj nombroj en ormedaloj kaj medaloj.



Post ses monatoj, la olimpika fajro reaperos en Pekino. La olimpika familio rekunestos apud la Granda Muro kaj vidiĝos naturaj, sekuraj kaj mirindaj scenoj!


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio