Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉin-Pakistana Art-ekspozicio en Ŝanhajo
2021-08-06

Ekspozicio pri tapiŝarto okazas en la urbego Ŝanhajo, kadre de fest-agadoj pri la 70-a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Pakistano. La ekspozicio montras la disvolviĝon de tapiŝarto dum la lastaj jarmiloj, kaj estas sponsorata de la ĝenerala konsulejo de Pakistano en Ŝanhajo. La evento celas diskonigi la kulturajn interŝanĝojn inter la du popoloj per tapiŝoj, pentraĵoj kaj fotoj. La ekspozicio komenciĝis la 26-an de julio kaj daŭros ĝis la 8-a de aŭgusto.






Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Xinhua




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio