Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Irigacia sistemo en Dujiangyan
2021-08-05

Ĉinoj jam de jarmiloj kontraŭbatalas inundojn kaj aliajn naturkatastrofojn, kaj laŭ tempopaso la lando akumulis inĝeniajn solvojn kaj spertojn pri tiu fako. Unu aparte interesa projekto pri irigacio kaj prevento al inundoj estas la antikva irigacia sistemo de la urbo Dujiangyan en la provinco Sichuan, kiu estas en la listo de mondaj heredaĵoj de Unesko.


La irigacia sistemo en Dujiangyan rigardata de supre


Konstruita en ĉirkaŭ 256 a.K. de la tiama ŝtato Qin, la irigacia sistemo en Dujiangyan estas ankoraŭ uzata. Tiu antikva infrastrukturo estis konstruita sur Minjiang-rivero, la plej longa alfluanto de Jangzio. Post rapida kurado suben el Minshan-montaro, la akvofluo subite malrapidiĝis post atingo al la chengdu-a ebenaĵo, postlasante ŝlimon kaj kaŭzante inundon.


Turistoj transiras pendoponton sur Minjiang-rivero.


Por solvi tiun problemon oni alprenis inĝenian solvon: Anstataŭ simple konstrui akvobaraĵon, kutima solvo por tiaj problemoj, oni profitis la deklivon de la tereno, dividis la akvofluon tra homfaritaj kanaloj kaj uzis parton de ĝi por irigacii la areon de pli ol 5 300 kvadrataj kilometroj. Post konstruado de tiu irigacia sistemo, ne plu estis inundoj kaj la irigacio igis Sichuan la plej fekunda agrikultura regiono de Ĉinio! La originala irigacia sistemo en Dujiangyan estis detruita de granda tertremo en 1933, kaj sekve rekonstruita de Zhang Yuan kaj lia filo Zhang Shiling. La granda tertremo de 2008 kaŭzis neseriozajn damaĝojn al la irigacia sistemo.


La irigacia sistemo dividas la akvofluon.


Akvobaraĵo estas parto de la irigacia sistemo.


En 2000 Dujiangyan estis enlistigita kiel monda heredaĵo de Unesko, kaj ĉiujare tien vizitas multaj turistoj el tuta Ĉinio kaj aliaj landoj.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio