Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio volas daŭre antaŭenigi justan distribuadon de vakcinoj
2021-08-05

La 2-an de aŭgusto proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj respondis demandojn de raportistoj pri liverado de vakcinoj al la landoj en la iniciato de "La Zono kaj Vojo".


La proparolanto diris, ke en junio Wang Yi, ministro pri eksterlandaj aferoj, prezidis altnivelan kunvenon pri internacia kunlaboro en la azi-pacifika regiono sub la iniciato de "La Zono kaj Vojo". En la kunveno Ĉinio kaj 28 landoj lanĉis la iniciaton de "La Zono kaj Vojo" pri partnereco de vakcinoj.


La proparolanto diris, ke Ĉinio efektivigas kunlaboron pri provizado de 775 milionoj da dozoj da vakcinoj. Ĝis nun 350 milionoj da dozoj estis liveritaj. Krome, ĉinaj kompanioj lanĉis kunproduktadon kun kvar landoj kaj diskutas kun aliaj landoj.



La proparolanto diris, ke Ĉinio volas daŭre kunlabori kun partneroj de "La Zono kaj Vojo" por antaŭenigi justan distribuadon de vakcinoj tra la mondo kaj pliigi haveblecon kaj pageblecon de vakcinoj en partneraj landoj de "La Zono kaj Vojo" kaj aliaj evoluantaj landoj.


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio