Huangsha, vilaĝo de 17 heroaj martiroj |
2021-08-05 |
La vilaĝo Huangsha de la urbeto Yeping en la provinco Jiangxi de Ĉinio estas konata kiel vilaĝo de martiroj de la Ruĝa Armeo. La vilaĝo troviĝas ĉe la urbo Ruijin, ĉefurbo de la iama Ĉina Soveta Respubliko, kaj tie ankoraŭ vivas veteranoj de la Ruĝa Armeo. De 1929 ĝis 1934 tie vivis 43 familioj, kun nur 17 junuloj. Tiuj gejunuloj plantis 17 pinarbojn antaŭ ol forlasi la vilaĝon por aliĝi al la Ruĝa Armeo kaj oferi siajn vivojn por la revolucio. Tiuj pinarboj fariĝis konataj kiel pinarboj de 17 heroaj martiroj kaj vigle staras sur la malantaŭa monteto de la vilaĝo. La 17 pinarboj malantaŭ la vilaĝo Veterano de la Ruĝa Armeo Vojo al la pinarboj Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |