Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Erke gajnas korojn de konsumantoj post donaco al inunditaj lokoj
2021-08-04


Julie la ĉina provinco Henan estis trafita de torentaj pluvoj, kiuj mortigis, malaperigis kaj vundis multajn homojn. Multaj mondonacoj kaj materialoj estis senditaj al la provinco, kaj ĉinaj kompanioj starigis pozitivajn ekzemplojn.



Unu el ili estas la sportvesta kompanio Erke, kiu donacis kontraŭ-inundajn materialojn je la valoro de 50 milionoj da juanoj (= 7.71 milionoj da usonaj dolaroj), krom aliaj helpoj. Post kiam la kompanio anoncis tiun novaĵon en socia retejo la 21an de julio, ĝi ricevis vastajn subtenojn.


Ĝis tagmeze de la 24a de julio, la afiŝo en la socia retejo ricevis ĉirkaŭ 10 milionojn da ŝatoj kaj pli ol 270 000 komentojn. Plej multaj el ili esprimis respekton kaj subtenon al la kompanio.


Donaco de la kompanio Erke profunde impresis la publikon kaj la novaĵo rapide disvastiĝis, ĉar oni pensis, ke Erke malbone disvolviĝis en la lastaj jaroj kaj la donaco estas granda sumo por la kompanio.


Komento lasita de la retano Baibutao okupis la unuan lokon sub tiu temo. "Ŝajnas, ke vi bankrotos, kaj vi donacas tiom multe."


"La kompanio delonge estas modesta. Sendube tio estas bona faro, kiu meritas esti vidata de pli da homoj," skribis alia retano.


Wu Rongzhao (maldekstre)


Vespere de la 22a de julio, la vendado de Erke per viva elsendo sur la retbutiko Taobao altiris pli ol du milionojn da homoj, kio estis granda kresko kompare kun ĝia kutima nombro de spektantoj -- malpli ol 10 000 homoj. La populareco daŭris vespere de la 23a de julio, kiam ĝia viva elsendo altiris 7.5 milionojn da spektantoj. Statistikoj montris, ke ene de 36 horoj Erke vendis varojn kontraŭ entute 67 milionoj da juanoj (= 10.37 milionoj da usonaj dolaroj) en ĉiuj platformoj de sociaj retejoj.


Laŭ la e-komerca giganto JD.com, en la 22a kaj la 23a de julio vendado de ĉinaj sportvestaj kompanioj ĝenerale kreskis je 280% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro. La vendoj de Erke-produktoj 52-obliĝis en la 23a de julio.


"Dankon al vi, ke Erke fariĝis unu el la plej diskutataj temoj en la socia retejo Sina Weibo, kaj ni ricevis multajn varmajn mesaĝojn. Mi volas danki vin ĉiujn, kaj ni kune helpu Henan." En la 23a de julio Wu Rongzhao, ĝenerala direktoro de Erke, diris dum viva elsendo sur Taobao: "Mi estas profunde kortuŝita de viaj komentoj. Ni diligente laboros plu por liveri bonajn produktojn kaj servojn." Li ankaŭ konsilis retanojn fari racian konsumandon dum retaĉetado.



Erke, fondita en 2000 kun ĉefsidejo en la urbo Xiamen de la provinco Fujian, havas pli ol 7 000 filiojn tutmonde. Wu diris en antaŭa intervjuo, ke Erke komenciĝis de malgranda fabriko en Jinjiang, konata kiel "urbo de ŝuoj", de Fujian.


La patro de Wu malfermis ŝufabrikon en la 1980aj jaroj. Wu kaj lia pliaĝa frato Wu Rongguang aliĝis al la familia entrepreno post diplomiĝo en universitato.


Tamen, kompare kun aliaj ĉinaj sportvestaj kompanioj, kiuj allogis multajn konsumantojn, precipe junuloj, Erke spertis malkreskon en la merkata konkurenco dum la lastaj jaroj.


En 2020 la enspezo de Erke kalkuliĝis al 2.8 miliardoj da juanoj (= 433.55 milionoj da usonaj dolaroj), kio falis malantaŭ aliaj ĉinaj sportvestaj markoj, ekzemple Li-Ning, fondita de la olimpika gimnastika ĉampiono Li Ning, kiu vendis produktojn sume valorantajn 14.4 miliardojn da juanoj (= 2.23 miliardoj da usonaj dolaroj) en 2020, kaj Anta, fondita en 1991, kies pasintjara vendado atingis 35.5 miliardojn da juanoj (= 5.47 miliardoj da usonaj dolaroj).


Montrante sian respekton al la forta sento de Erke pri socia respondeco, la retanoj ankaŭ alvokis la kompanion fari pli da reklamado por kreskigi siajn vendojn.


Iu retano lasis mesaĝojn al Erke, donante sugestojn pri produkta dezajno kaj merkata strategio. "La donaco de la kompanio al Henan meritas respekton. Kiel konsumanto, mi proponas, ke viaj produktoj havu pli simplan dezajnon. Pri koloroj, vi povas malpliigi saturecon. Krome, la kvalito de viaj fotoj devas esti pli alta," li skribis. Wu respondis: "Vi ja profesie diris. Antaŭe ni fokusiĝis al produkta kvalito, esperante doni bonajn sencojn al konsumantoj. Ni klopodos en dezajno. Se vi laboras en tiu ĉi kampo, ni bonvenigas vin aliĝi al nia teamo."


Frumatene de la 25a de julio, Wu publikigis afiŝon en Sina Weibo pri kresko kaj klopodoj de Erke en la pasintaj 20 jaroj post ĝia naskiĝo.


"En 2003, duono de niaj ekipaĵoj kaj materialoj estis detruitaj de inundo. En 2008, ni travivis la tutmondan financan krizon. En 2015, incendio forbruligis duonon de niaj aparatoj. Malgraŭ ĉiuj malsukcesoj, ni postvivis kaj ankoraŭ kredas je merito de metiistoj. Alfronte transformiĝon, ni vivas malfacile, tamen ne estas vero, ke la kompanio estas bankrota. En la pasintaj kelkaj jaroj ni multe laboris, ŝanĝis nian merkatan strategion kaj havis rezultojn. Estas tuta surprizo, ke ni ricevis tiom da atentoj de retanoj. Ni estas flatataj kaj dankemaj pro la subtenoj. Ĉinoj estas bonkoraj kaj unuiĝintaj. Ni fidas je la leviĝo de ĉinaj entreprenoj. Ni certe sukcesos!" li skribis.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio