Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Saĝa manĝejo en Ŝanhajo
2021-08-04

Lastatempe ekfunkciis la unua saĝa manĝejo de Hongqiao-distrikto en Ŝanhajo. Ĝi estas la unua manĝejo uzanta AI-teknikon por distrikta loĝantaro. La registaro multe subtenas tian teknikon por solvi la problemon de matenmanĝa provizado al la popolo kaj disvastigos tiajn manĝejojn.



Roboto, imite al vera kuiristo, povas kuiri la pladojn laǔ ok stiloj de la ĉina kuirarto, kapablas aǔtomate dividi kaj paki la kuiritajn manĝaĵojn kaj efikas ŝanĝi varmecon kaj humidecon de la kuiraĵoj. La sistemo ankaǔ povas realigi analizon pri nutra valoro de la pladoj por konsultoj de maljunuloj kaj laborantoj.




En la aǔtomat-memserva zono, robotoj metas la purigitajn materialojn en kuir-maŝinojn. La sistemo rekonas la materialojn laǔ tiutaga menuo kaj decidas, ĉu friti, baki, vaporumi aǔ boligi ilin. La sistemo povas samptempe kuiri 100 pladojn. En la senservista farunaĵa zono oni provizas diversajn farunaĵojn kiel nudelojn, spagetojn kaj aliajn. Kiam oni metas sian bovlon sur difinita loko, roboto povas "senti" la mendon kaj preni nudelojn el la maŝino, aǔtomate kuiri ĝin, meti la kuiritajn nudelojn en la bovlon, movi la bovlon sub speciala krano por aldoni supon... Jen pretas la nudeloj! Krome, ekzistas memserva gustigaĵo kun dekoj da specoj por elekti. Kiam oni pagas, la saĝa kalkultablo povas rekoni kaj kalkuli la pladojn kaj prezojn. La pagmaniero inkludas bankkartan pagon, dudimensi-kodan skanon kaj tiel plu.



Plie, en la manĝejo estas saĝa manĝet-fara maŝino, kiu povas 24-hore kuiri diversajn farunaĵojn. Eblas mendi per skanado de dudimensia kodo, kaj tre rapide la manĝo estos pretigita.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio