Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La plej grandskala asigno de speciala montira rajto de IMF
2021-08-03

La 2-an de aŭgusto la Internacia Mona Fonduso (IMF) aprobis la specialan montiran rajton je 650 miliardoj da usonaj dolaroj por antaŭenigi la tutmondan ekonomian revigligon.



Kristalina Georgieva, prezidanto de IMF, diris, ke tio estas la plej grandskala asigno de speciala montira rajto en la historio de IMF, kaj ĝi estos akcelilo por la tutmonda ekonomio. Ĉi-foja asigno utilos al ĉiuj membroŝtatoj, kontentigos longtempan postulon pri rezervoj de landoj kaj plibonigos la kontraŭriskan kapablon de la tutmonda ekonomio.


En ĉi-foja asigno, ĉirkaŭ 275 miliardoj da usonaj dolaroj estos provizitaj al emerĝantaj merkatoj kaj disvolviĝantaj landoj por helpi ilin trakti krizon kaŭzitan de KOVIM-19.


La asigno validiĝos en la 23-a de aǔgusto.


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio