Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Zhao Lijian: Usono devas forpeli suspekton pri virus-origino
2021-08-03

Zhao Lijian, proparolanto de la Ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, diris en la 30-a de julio, ke por forpuŝi sian respondecon pri senefikeco en la batalo kontraŭ la pandemio kaj subpremi aliajn landojn, Usono klopodas politikigi la pandemion per fifamigo de landoj kaj regionoj, stigmatizi la viruson kaj turni origin-spuradan studon kiel sian ilon. La lando rigardas mensogon, fifamigon kaj devigon kiel siajn principojn. "La malbela agado de Usono estos lasita en la historio de la batalo de la homaro kontraŭ la pandemio," diris Zhao.

Zhao urĝis Usonon fari la jenon, se ĝi estas vere respondeca kaj alprezas travideblecon: Unue, detekti kaj publikigi datumojn pri la "malsano pro elektronika cigaredo" aperinta en julio 2019; due, inviti fakulojn de la Monda Organizo pri Sano esplori la biolaboratorion en Fort Detrick kaj aliajn pli ol 200 usonajn laboratoriojn en aliaj landoj; trie, inviti fakulojn de la organizo esplori la Universitaton de Norda Karolino; kvare, malkaŝi medicinajn datumojn de usonaj armeanoj, kiuj partoprenis en la Mondaj Militistaj Ludoj en Wuhan en oktobro 2019, kaj kiuj havis simptomojn similajn al la malsano de la nova koronviruso.


(el ĈRI)

Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio