Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Flugroboto liveris telefonajn servojn
2021-08-03


Lastatempe Ĉinio sendis flugroboton por restarigi komunikajn servojn en pluraj partoj de la provinco Henan, kiu estis severe trafita de pluvego. Inundo detruis gravajn infrastrukturojn kaj komunikaj signaloj estis interrompitaj.


Posttagmeze de la 21a de julio la flugroboto Yilong-2H ekflugis de la anshun-a flughaveno en la provinco Guizhou. Post naŭ-hora flugo de ĉirkaŭ 1 200 kilometroj, ĝi atingis la urbeton Mihe de la provinco Henan kaj ĉirkaŭflugis super la inunditaj urbetoj kaj vilaĝoj por liveri komunikajn servojn al homoj uzantaj la reton de la kompanio Ĉina Movebla Komunikado.


Post kiam la portempa reto estis starigita, la kompanio elsendis tekstan mesaĝon por informi, ke oni kaptu la ŝancon kontaktiĝi kun familianoj kaj raporti pri sia stato.


Dum kvin horoj, la flugroboto liveris al 3 572 homoj servojn telefonan aŭ interretan. Post tio, la flugroboto uzis siajn optikajn aparatojn kaj radaron por detekti aliajn detruitajn lokojn en la provinco kaj fari mapon.


Li Yidong, ĉefdezajnisto de la flugroboto, diris: "La flugroboto povas plenumi diversajn kriz-respondajn taskojn, ekzemple signal-relajso, aera mapado kaj monitorado kaj liverado de materialoj per paraŝuto."


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio