Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
28-jara gardado al akvokonservejo
2021-08-02

La akvokonservejo Sishierba, situanta ĉe la limo de Jianshi-gubernio de Hubei-provinco kaj Fengjie-gubernio de Chongqing, estas grava fonto de trinkebla akvo.




En 1993 Tan Dafan iris al Jianshi-gubernio kaj fariĝis gardisto kaj administranto de la akvokonservejo. Ĉiutage li kaj liaj kolegoj devas plenumi la taskojn por garantii la funkciadon kaj purecon de la akvokonservejo, kiel patroli, kolekti flosantajn objektojn, forigi rubaĵojn. En inunda periodo, iliaj taskoj estas pli pezaj, ĉar ili devas boate veturi tien kaj reen tra la tuta akvejo kaj kolekti flosantajn aĵojn.





Dank' al ili, la akvokonservejo estas pitoreska kun pura akvo. Lokanoj donas al ĝi la renomon "perlo sur monto".


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio