Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Brazilano praktikas kungfuon kaj tradician ĉinan medicinon
2021-07-28

40-jara Gabriel de Molas venas el Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. Nun li laboras kiel kungfu-trejnisto en la urbo Nanning de Guangxi, suda Ĉinio. Jam delonge li interesiĝis pri kungfuo kaj la ĉina kulturo. Altirite de la fama ĉina kungfu-majstro Bruce Lee (ĉine Li Xiaolong), li esperas fariĝi brazila egalulo de Bruce Lee kaj elektis por si mem la ĉinan nomon Mo Xiaolong.


En 2008 li iris al Ĉinio kiel studento kaj lernis pri la tradicina ĉina medicino. Kiam li revenis al Brazilo, li ekfunkciigis trejnejon pri kungfuo kaj ekinstruis akupunkturon al lokanoj.


En 2016, li kaj lia edzino revenis al Nanning, hejmurbo de lia edzino. Tie li daŭrigas sian praktikadon de kungfuo kaj vizitas lokajn hospitalojn dum libera tempo por lerni la tradician ĉinan medicinon. Krome, li diskonigas siajn sciojn al brazilaj lernantoj interrete, celante, ke liaj kursoj povu sciigi multajn brazilanojn pri la ĉina kulturo.



La 25-an de julio en Nanning, Ĉinio Mo Xiaolong montris kungfuon al lernantoj.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio