Historio rakontata per skulptaĵo sur ligno |
2021-07-27 |
La vilaĝo Huangsha de la urbeto Yeping en la sudorienta ĉina provinco Jiangxi estas konata kiel "vilaĝo de martiroj de la Ruĝa Armeo". Pro historio ligita al la Soveta Respubliko de Ĉinio kaj la lukto de ĉinaj komunistoj por fondi novan Ĉinion, la vilaĝo investas en turismo kun historia fokuso. Sur granda trunko, nun eksponata sur placo, estis skulptitaj scenoj, kiuj rakontas la historion de la Ruĝa Armeo. Tiel konserviĝas la historio de la vilaĝo. Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |