Perdita kapo de budha statuo revenis al hejmloko |
2021-07-26 |
Ekde la 24a de julio en la urbo Taiyuan de la provinco Shanxi, norda Ĉinio, estas eksponata la kapo de budha statuo en Tianlongshan-grotaro. Ĝi estis parto de la ĉefa skulptaĵo sur la norda muro de la oka groto kaj estis perdita eksterlande antaŭ cent jaroj. La budha kapo estos longtempe eksponita tie. Ĝi estas la unua altvalora kulturaĵo resendita de Japanio al Tianlongshan-grotaro en cent jaroj. La budha kapo (Fotis Chai Ting, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua.) Redaktoro: Kang Caiqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |