En Pekino 12-17-jaruloj ekvakciniĝis kontraŭ KOVIM-19 |
2021-07-26 |
Ekde la 20-a de julio Pekino inokulas al adoleskantoj vakcinojn kontraŭ KOVIM-19. La inokulado al homoj inter la aĝoj de 15 kaj 17 jaroj komenciĝis en la 20-a de julio, kaj tiu por homoj inter la aĝoj de 12 kaj 14 jaroj komenciĝos frue en aŭgusto. Ĝis la 12-a horo de la 20-a de julio, la inokul-procento de la unua dozo de pekinanoj aĝantaj je pli ol 18 jaroj atingis 95.63%, kaj tiu por homoj, kiuj jam ricevis du dozojn, estis 90.61%. Redaktoro: Gao Shuyuan Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |